La Vojo estas poemo de L. L. Zamenhof, pri la malfacilaĵoj de la Esperanta movado.
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l’ sortoj, nek mokoj de l’ homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj’ elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L’ espero, l’obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!“ mokante la homoj admonas, –
“Ne ĉesu, ne ĉesu!“ en kor’ al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos“.
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel’ unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
#esperanto #poetry # poezio #poesia #поэзия
2 views
103
28
6 months ago 00:03:53 1
Ĝanfranco kantas “La vojo“
8 months ago 01:00:59 2
The Best Italian Songs of all Times
12 months ago 00:58:07 1
LINGVA EGALECO: CELINDA VOJO POR MONDO DIVIDITA
1 year ago 00:02:04 2
La vojo
1 year ago 00:02:51 1
Ultima Frontiera - Terra Rossa
1 year ago 00:02:51 3
Giulia Penna - Shake (Official Video)
1 year ago 00:01:42 1
QUANTO ERAVAMO BELLI - Scritta e Recitata da Antonio Fierimonte (Poesia romanesca, 2020)
2 years ago 00:03:02 1
La Pordo - Ale Kosabela (Oficiala Muzikvideo)
2 years ago 00:01:11 1
Pac’ propono
2 years ago 00:03:16 1
Прогулка. Стих на языке эсперанто. Прокрастинация
2 years ago 00:12:20 1
MA-GA FILMOJ: LA SILKA VOJO
2 years ago 00:22:34 1
Loïc Bruni : l’envie de marquer l’histoire - Le Lunch Ride #14