Kaktoj – pikantaj beluloj – Oldřich Arnošt Fischer

Familio kaktacoj (Cactaceae) enhavas pli ol du miloj da kaktaj specioj. Origine ili troviĝis nur en Ameriko de 56° de norda latitudo ĝis 52° de suda latitudo (de Kanado ĝis Patagonio). Danke al gluemaj semoj birdoj disvastigis kakton el la genro Rhipsalis en Afrikon kaj Azion. Homoj plantas kelkajn kaktajn speciojn en Eŭropo, Afriko (en ĉirkaŭaĵo de Mediteraneo) kaj Aŭstralio. La kaktoj apartenas al sukulentoj, tio signifas, ke ili bonege adaptiĝis al manko de akvo. Ili havas signifon kiel fontoj de nutraĵo de bestoj kaj homoj, fuelo, plibonigas grundon kaj kreas rifuĝejojn al birdoj kaj bestoj. Efikaj substancoj de kaktoj ĝis nun ne estis ĝisfunde ekzaminitaj. Ĉiuj membroj de la familio Cactaceae estas protektataj de leĝoj, sed iliaj naturaj trovlokoj estas endanĝeritaj de forhakado de arbaroj kaj senskrupula ekspluatado de krudaj materialoj. Beleco de florantaj kaktoj alogas vastan publikon. En Ĉeĥa Respubliko funkcias
Back to Top