Metal em Esperanto

Partitura da versão erudita de Hejmo (Violão, flauta, violino e canto): Partituro de la klasika versio de Hejmo (Akustika gitaro, violono, fluto kaj kanto): Vinilkosmo e Milhomusic apresentam o hit Hejmo com texto de Majorie Boulton e música de Rafael Milhomem. Contamos com as participações especiais de Muniz e Karliene, ambos da banda Barok-Projekto. HEJMO Junaj geedzoj ĝin aĉetis. Ŝi kudris ; li ĉarpentis. Ligno kaj ŝtofo ordigite netis, kaj meblo ŝajnis amosigno. Ili vivadis pene, ŝpare, sed ĝoje, kreis sian neston, revadis pri la hejmo pare, kaj prifieris tolokeston ; tapetis murojn, plantis florojn, preparis robojn por la tria - kiu alportis ja laborojn, sed igis hejmon ĝojradia. Pli da infanoj ; pli da penoj ; da maltrankvilo, kaj sufero ; pli da laboroj, pli da benoj, da estonteco kaj espero. Mebloj akiris siajn mitojn ; infanoj kreskis ; ili kreis proprajn memorojn, etajn ritojn ; mezaĝa paro jubileis - bombo detruis dum sekundo rikoltajn dudekkvin septembrojn, kaj lasis sur malpura grundo nur meblopecojn, sangajn membrojn. #Metalemesperanto #Esperantomusic #Esperanto
Back to Top