Intervjuo: Alan Bigulov - Pri memdisciplino kaj 10 lingvoj

Alan Bigulov (u. Vladikaŭkazo) lernas Esperanton dum 83 tagoj kaj komence de decembro-2018 venis al la 13-a Moskva Lingva Festivalo kun la prelego “10 lingvoj dum 1000 tagoj”. Estante trejnisto pri memdisciplino, Alan rakontis al la publiko pri sia propra sperto. Li intencas mem leni ĉiun centon da tagoj novan lingvon, unue vicas la germana kaj la japana, sed komencis li de Esperanto. La ĉefa celo de la projekto estas esplori la metodojn de memdisciplino surkampe de lingva lernado por poste doni al aliaj homoj kompetentajn rekomendojn pri plej efikaj lernmetodoj. Alan rakontas pri ĉiutaga tempo kaj rimedoj, kiujn li uzas por Esperanta lerndo, inter cetere, li dankas nian kanalon, kie li spektas ĉiujn filmetojn, kio helpas lin multe. Filmis kaj muntis Aleksej Panov
Back to Top