Ni legu Esperante. Leciono 1 (eo, eng, rus subs)

En ĉi tiu filmeto mi legos tekston en Esperanto: fragmenton el la romano “La Ora Pozidono“ de la bulgara Esperanta verkisto Julian Modest. Esperanto basic course in different languages: Esperanto-English dictionary Leciona teksto: Somere mi finis gimnazion kaj venis por dusemajna ripozo al maro. Antaŭe mi neniam vidis la maron. Mia naska urbo situis en la montaro, kaj pri la maro mi havis naivan palan imagon. Dum semajnoj mi vagis sola sur bordo, naĝis. Кiam mi vekiĝis, mi staris antaŭ la fenestro en la hotela ĉambro, rigardis la maron. Al mi ŝajnis, ke ĝi ekzistis ne nur antaŭ miaj okuloj, sed ankaŭ en mi mem, kaj matene kune kun mi, ankaŭ la maro vekiĝis el profunda dormo. Mi dankas Victor M. (Petaĥ Tikva, Israelo) pro lia helpo en la preparado de la filmeto. NB! Amendo: 1:33 mi diris *(mi kontinuos la lecionojn) anstataŭ (mi daŭrigos la lecionojn).
Back to Top